Hejmo ĈiujNaciaKial la usona blokado malpermesas al kubanoj  pacan vivon?

Kial la usona blokado malpermesas al kubanoj  pacan vivon?

de Maritza Gutiérrez González
lacivila socio kontrau la blokado de Usono

La kuba civila socio denuncas tiun ĉi longjaran politikon.Ĝi estas genocida sinteno kaj sufokiga intenco kontraŭ la civila socio de tiu ĉi kariba lando.

Norma Goicochea, prezidantino de la Kuba Asocio por Unuiĝintaj Nacioj (ACNU), denuncis, ke la blokado trudita de Usono malobservas civilajn kaj politikajn rajtojn, ĉar ĝi estas uzata kiel ilo por provi renversi la Revolucion.

“Nia loĝantaro suferis multajn perdojn, akumulitan doloron, sendormajn noktojn, koleregon kaj senton de senhelpeco fronte al tia maljusteco devenanta de ĉi tiu politiko — tamen, ĉio ĉi estis alfrontita kun digno,” deklaris Goicochea dum la malfermo de la 22-a Forumo de la Kuba Civila Socio Kontraŭ la Blokado.

Laŭ la reprezentantino, la ĉi-jara eldono havas apartan signifon, ĉar neniam antaŭe la loĝantaro de la insulo suferis la ruinigajn efikojn de ĉi tiu politiko, gvidata de Vaŝingtono, kun tia intenseco.

Krome, ŝi atentigis, ke la blokado malobservas la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj — kiu difinas la konservadon de internacia paco kaj sekureco kiel unu el siaj ĉefaj celoj —, dum la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo trudita al Kubo malhelpas ĝiajn civitanojn vivi en paco.

 

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content