Hejmo ĈiujNaciaCBS raportas pri negativaj sekvoj de la usona blokado

CBS raportas pri negativaj sekvoj de la usona blokado

de Maritza Gutiérrez González
Programa 60 Minutos

CBS raportas pri negativaj sekvoj de la usona blokado

60 Minutes, unu el la plej konataj novaĵprogramoj en la usona televido, raportis el Kubo pri tio, kiel la ekonomia krizo, elektropaneoj kaj mankoj de nutraĵoj kaj medikamentoj influas la ĉiutagan vivon.

CBS notas, ke novaj limigoj truditaj de Vaŝingtono eĉ pli malfaciligis la eniron de brulaĵo kaj aliaj provizaĵoj en la landon.

En la Infanhospitalo William Soler, kuracistoj klarigis, ke ili alfrontas krizajjn mankojn de anesteziloj, medikamentoj kontraŭ kancero kaj laboratoria ekipaĵo. Kiam elektrogeneratoroj paneas, ili devis fini kirurgiajn operaciojn per la lumo de poŝtelefonoj kaj permane provizi spirsubtenon al grave malsanaj pacientoj. CBS ankaŭ agnoskas, ke, kvankam Vaŝingtono asertas, ke nutraĵoj kaj medikamentoj estas esceptitaj, multaj eksterlandaj kompanioj evitas vendi al Kubo pro timo de sankcioj.

Vicministro Carlos Fernández de Cossío agnoskis la ekziston de internaj mankoj, sed emfazis la signifan efikon, kiun havas sur la loĝantaron ege potenca ekstera faktoro.

 

Kun informoj de CBS

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content