Panoramo de kuba popola muziko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-02 10:20:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La juna muzikistino Jany Quiñones verkis pri tiu sia amata fako, muziko, kaj interesa libro eldoniĝis flanke de la eldonejo MAS en Germanio. La libro originale verkita en esperanto «celas doni a lla legantoj enrigardon en la evoluon de la kuba muziko ekde ĝiaj radikoj, montri la ĉefajn ĝenrojn kaj iliajn reprezentantoj, kaj ankaŭ paroli pri la influoj de aliaj kulturoj al la kuba muziko».

La aŭtorino, kiu estas muzikisto pri klasika gitaro kaj instruistino en meza nivelo pri muziko, ludas tre specialan gitaron, kies nomo estas treso. Ŝi rakontas pri la ĉefaj radikoj de la kuba muziko.

Kiam oni parolas pri kuba muziko indas memori ke en la originoj de la kuba muziko estas influoj diversaj, la hispana kaj la afrika. El kunfandiĝo estiĝis tio konata kiel popola muziko tre riĉa kaj varia, kiu regas en la kuba kulturo.

Afrikanoj en Kubo anstataŭis indiĝenojn kiuj malaperis sufiĉe rapide pro la perforta subpremo trudita de la hispanaj koloniistoj. En la 18-a jarcento pro la plimultiĝo de sklavigo, kreiĝis nomataj kabildoj, tio estas, administraj unuo, sed ankaŭ inter la afrikaj sklavoj kreiĝis samaj asocioj kie ili unuiĝis laŭ nacio aŭ regiono devenaj, kaj tiamaniere ili helpis sin reciproke.

Precize, danke al tiuj asociiĝoj ili sukcesis konservi siajn kulturajn tradiciojn,  kies pluraj elementoj poste integriĝis al la kuba kulturo. «La muzikaj instrumentoj uzitaj dum religiaj ceremonioj ricevis funkciajn kaj morfologiajn ŝanĝojn en Ameriko, tamen oni povas trovi ilin en afrikaj regionoj tiaj, eĉ kun samaj nomoj.»

En Kubo oni povas konstati la ĉeeston ĉefe de la joruba kaj bantua kulturoj kaj malpli disvastigitaj la karabalia kaj arara grupoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up