Popola referendumo en Kubo: pretas listoj de elektontoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-11 08:56:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Listoj de elektontoj sojle al la referemdumo

Havano, 11 jan (RHK) La listo de elektontoj kiuj partoprenos la referendumon de la 24-a de februaro por ratifi la novan Konstitucion, estos diskonigita ekde la 16-a de januaro tra la tuta lando, informis lokaj amaskomunikiloj.

Gravas ke ĉiu persono kontrolu sian enskribiĝon kaj datumojn, kaj se necese, korekti eblajn erarojn, aŭ modifi aŭ aktualigi ilin ĉe la koncernaj distriktaj aŭtoritatuloj.

La listo de elektontoj estas la publika dokumento kiu enhavas la identigajn datumojn kaj tiujn pri loĝloko de la civitanoj kiuj posedas aktivan rajton je voĉdono, enskribitaj en la elekta registro.

La Parlamento memorigis ke la Konstitucio nova anstataŭos tiun validan ekde 1976 kaj estis aprobita la pasintan 22-an de decembro en tiu organo, dum ties dua ordinara laborperiodo de la 9-a Leĝofaro.

La teksto jam estas alirebla de la loĝantaro en papera formato broŝura aŭ per la ciferecaj pdf-formatoj ĉe diversaj amaskomunikiloj en interreto, sojle al la rendevuo ĉe la urnoj por ke pli ol 8 milionoj da kubanoj esprimu sin pri ĝi, responde al la demando pri ratifado.

La nova Konstitucio estas rezulto el ampleksa popola konsultiĝo, okazinta de la 13-a de aŭgusto ĝis la 15-a de novembro 2018, kun partopreno de preskaŭ 9 milionoj da personoj en 133 mil kunsidoj en laborejoj, lernejoj kaj kvartaloj.

Dum la lastaj tagoj, gvidantoj kaj personecoj de la tuta lando, interalie, la prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis al jesa voĉdonado por la nova Konstitucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up