Komedio finita

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-15 13:39:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de Guillermo Alvarado

En la usona Senato finiĝis la maskumo pri supozata juĝo kontraŭ la eksa prezidento Donald Trump, akuzita pro incito al ribeliĝo kiam instigis siajn sekvantojn okupi la Kapitolon en senespera klopodo renversi la elektojn de la 3-a de novembro 2020.

Ne senkiale mi uzas la kvalifikon de maskumo koncerne al tiu spektaklo, ĉar tre malfacilas kvalifiki kiel juĝo proceson kie la plej grava afero estis la partiaj interesoj kaj ne la justico.

La demokratoj estis pretaj kondamni la magnaton, eĉ en la imagita kazo ke li estus senkulpa; la respublikanoj defendus lin je ĉiuj kostoj, kiel ja okazis, eĉ se oni pruvus lian kulpon.

Je la fino estis 57 voĉoj kontraŭ kaj 43 por la eksa estro de la Blanka Domo kaj pro tio ke oni bezonis 67 voĉojn por lin kondamni, la diskutinda magnato estis absolvita, kiel oni jam antaŭvidis.

Validas sin demandi unualoke, kiucele organizi ĉion ĉi?

Mi nun memoras ke sub la regado de la imperiestroj Kaligulo kaj Komodo, la romia imperio travivis kelkajn el siaj plej malbonaj politikaj krizoj, kaj samtempe organiziĝis grandaj kaj sangoplenaj spektakloj en la cirko, por plu amuzigi la homamason. 

Aliaj sin demandas: kiu gajnis kaj kiu perdis?

La demokratoj sukcesis transformi Trump en la unuan prezidenton, kiu estis dufoje submetita je eksig-proceso en mandatperiodo kvarjara, kio en praktikaj terminoj estos nenio pli ol anekdoto en la historio.

Pli gravas  starigi la precedenton, ke reganto povas esti politike juĝita pro gravaj eraroj, kvankam lia periodo estu finita.

Ĉu vi imagas, geamikoj, mondo kie oni povus juĝi Truman pro la atom-bombado kontraŭ Japanio; aŭ sron. Geoge Bush patro pro la invado kontraŭ Panamo, aŭ lian filon pro mensogado al la tuta mondo cele  ekigi la Duan Militon de la Golfo kaj detrui Irakon, kiam ili ne plu estis prezidentoj?

La respublikanoj evidentigis ke tiu partio jam ne estas  ombro de la ombro de tio, kio ĝi iam estis, kiel en la tempo kiam Abraham Lincoln estis prezidento. Nun estas organizaĵo submetita je premoj, ĉantaĝoj kaj timoj. 

Ekzemplo de tiu ĉi stato estis donita de la reprezentanto antaŭ la Senato, Mitch McConnell, kiu komence de tiu ĉi nomata juĝo favoris la proceson kaj kondamnon, sed je la fino genufleksiĝis kaj voĉdonis favore al absolvo de Trump.
 
Ĉi-lasta, kiu ne havas skrupulojn moralajn, nek sociajn nek politikajn, montris sin kuraĝiĝinta kaj esprimis ke lia movado ne finiĝis, sed apenaŭ komenciĝas, minaco ne forgesenda.
 


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up