Blinken malorientiĝinta

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-24 09:13:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Antony Blinken. Foto: AFP

De Guillermo Alvarado

Sen plia hezito, la usona ŝtatsekretario, Anthony Blinken, publikigis en la sociaj retoj kritikon al la meksika registaro de Andrés Manuel López Obrador pro la nombro da ĵurnalistoj murditaj en la latinamerika lando.

Litere asertis la usona funkciuloj ke “mi aliĝas al tiuj petantaj plian respondecon kaj protekton por la ĵurnalistoj meksikaj. Mia koro estas kun la amatoj de tiuj forpasintaj por la vero”.

Leginte tiun tekston, mia unua penso estis ke Blinken estus pli favorigita se li inkluzivos en siajn “preĝojn” al la dekoj da komunikistoj de kelkaj landoj kiuj forpasis en la militoj de Irako kaj Afganio, organizitaj de Usono mem.

Mi pensas, ekzemple, en la grafika raportisto hispana José Couzo, murdita de misilo pafita el usona tanko dum la atako al la hotelo Palestina, en Bagdado, en aprilo 2003.
Blinken povus klarigi ke la ĵurnalistoj murditaj en Meksiko estas konsekvenco de la absura milito kontraŭ narkottrafiko, trudita de la Blanka Domo al la eksa prezidento Felipe Calderón.

Estas vero ke dum la periodo de López Obrador mortis pro kugloj kelkaj profesiuloj de la gazetaro, sed la realaj kaŭzoj de tiuj bedaŭrindaj okazaĵoj kuŝas en la  dek-dekvin jaroj antaŭ lia registaro.

Estas atentoveka ke la vortoj de la usona ŝtatsekretario estas preskaŭ ripeto de tiuj eldiritaj de antaŭ kelkaj tagoj antaŭ la Kongreso flanke de la respublikana senatano Rafael Edward Cruz, pli konata kiel Ted Cruz, unu el la politikistoj kun malpli da prestiĝo kaj respekto en la norda lando.

Ĉu celas Blinken simili al Cruz? Ĉiukaze estas bone memorigi lin ke la sola sukceso de tiu leĝofaranto ĝis nun estas provoki malestimon al si mem flanke de la ceteraj 99 kolegoj de la usona Senato.

En 2016 li ĉefrolis en la tumultaj primaraj respublikanaj elektoj kun Donald Trump, kie ili interŝanĝis ĉiaspecajn insultojn kaj eĉ grave ofendis siajn respektivajn edzinojn. Hodiaŭ Cruz estas fervora defendanto de la eksprezidento, ĉar konscias ke li estas la sola politika oksigeno por li.

Kion faras tiuj ĉi du reprezentantoj de sama sistemo, unu el la demokrata flanko kaj la alia respublikano, atakante la meksikan prezidenton López Obrador en tiom dolora temo pri la murditaj ĵurnalistoj?

 


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up