Eŭropa tago de la lingvoj: kiel certigi la bazajn teknologiojn por eviti la ciferecan estingiĝon?

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-26 12:25:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 26-an de septembro la eŭropa konsilio celebras la eŭropan tagon de la lingvoj, momento por agnoski la gravecon impulsi kaj evoluigi la riĉan heredaĵon lingvan kaj kulturan de la malnova kontinento.

De antaŭ kelkaj jaroj oni sciigis ke Meta-net, tio estas, eŭropa reto kiu posedas 60 esplorcentrojn en 34 landoj, faris studon kunlabore kun pli ol 200 spertuloj. Ĝi publikigis serion de blankaj libroj Meta-Net, disponeblaj en retlinio kaj papere, kaj ĝi taksas la teknologian suportilon por ĉiu lingvo en kvar areoj malsamaj, tio estas, la tradukado aŭtomata, la voĉa interago, la teksta analizo kaj disponebleco je lingvaj rimedoj.

Post analizi la suportilon teknologian de 30 lingvoj el preskaŭ 80  eŭropaj lingvoj, la spertuloj konkludis ke la cifereca subteno por 21 el la 30 lingvoj esploritaj, tio estas, 70%, ne ekzistas aŭ estas malforta en la plej bonaj okazoj.

Kelkaj lingvoj kiel la islanda, la latva, litova kaj malta, ricevis la plej malaltan poentaron en la kvar areoj esploritaj.

En la alia ekstremo estas la angla kun bona cifereca suportilo, kaj  poste la hispana, kune kun la franca, la germana, la nederlanda kaj la itala, posedas moderan teknologian suportilon.

Aliflanke, la lingvoj kataluna, euska kaj galega, kun kun aliaj kiel la bulgara, la greka, la hungara kaj la pola, prezentas situacion de teknologia suportilo “fragmentita”, kio metas ĝin en la grupo de lingvoj “alte riskaj”.

La profesoro Hans Uszkoreit, kunordiganto de Meta-net kaj kuneldonanto de la pristudo, esprimis ke “la rezulto de la studoj estas alarmigaj.La plimulto de la eŭropaj lingvoj malhavas la teknologiajn rimedojn bazajn kaj kelkaj estas abandonita preskaŭ komplete. Tiusence, oni devas diri ke multaj el niaj lingvoj ankoraŭ ne estas preparita por la estonteco”.

Georg Rehm, la alia eldonanto aldonis ke “ekzistas grandaj diferencoj en la teknologia suportilo ricevata de la diversaj eŭropaj lingvoj. La breĉo inter nomata grandaj lingvoj kaj malgrandaj, pli kreskas. Ni devas certiĝi ke ĉiuj lingvoj havu la necesajn bazajn teknologiojn, ĉar alikaze tiuj lingvoj estas komdamnitaj al estingiĝo cifereca”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up