Itala kongreso de Esperanto ratifas la bazajn valorojn de la internacia lingvo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-06 08:32:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Solena malfermo de la 86-a itala kongreso de Esperanto foto: M.Gutiérrez

De la 24-a ĝis la 31-a de aŭgusto okazis en la ĉemara urbo Triesto, Italio,  la 86-a itala kongreso de Esperanto  kun 258 partoprenatoj el 28 landoj, kio sendube lokas ĝin inter la plej internaciaj kongresoj organizataj de landa asocio, ĉi-kaze la itala federacio kaj la asocio esperantista de Triesto.

Dum la fermo estis aprobita rezolucio kiu ratifas antaŭzorgojn pri la nuna evoluo de la socipolitikaj eventoj tra la tuta mondo,  kiuj kontraŭas al la valoroj defendataj de la esperanto-movado. Jen la kompleta teksto de la rezolucio:

La 86-a Itala Kongreso de Esperanto, okazinta en Triesto de la 24-aĝis la 31-a de aŭgusto 2019-a kun 258 partoprenantoj el 28 landoj el kvar kontinentoj, gastiginte la konferencon de Eŭropa Esperanto-Unio,

- Aŭskultinte la inaŭguran paroladon de la eŭropa komisionano Vytenis Andriukatis, kaj la mesaĝon de la prezidanto de UEA, Duncan Charters

-Debatinte pri la nunaj mondaj problemoj kaj pri la lingvaj aspektoj de ili inkluzive de la strategio bezonata por prezenti Esperanton kiel progresigan faktoron en la nuntempo, konstatas kun konsterno la kreskon en multaj partoj de la mondo de penso-fluoj kaj sekvaj politikaj agoj rekte kontraŭaj al la bazaj valoroj de la Esperanto-movado: paco, egaleco, neperforto, respekto por ĉiu homo, solidareco, respekto de la vivopovo de nia planedo kaj de la estontaj generacioj, respekto de la mondaj organizaĵoj kaj de ilia laboro por paca, multpolusa mondo salutas kaj gratulas la esperantistajn laborantojn por disvastigo de Esperanto kaj de niaj valoroj kaj instigas ilin daŭrigi malgraŭ la mokaj admonoj petas la internaciajn Esperanto-organizaĵojn, aparte la Universalan Esperanto-Asocion kaj Eŭropan Esperanto-Union,

• klopodi realigi la celojn indikitajn de Zamenhof kaj enskribitajn en la Deklaracio pri Esperanto en Bulonjo-ĉe-maro: “La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala”.

• Zorgi pri la ĉefa tasko de la estraroj de la internaciaj Esperanto-organizaĵoj, tio estas prezenti Esperanton kaj la idealojn kunligitajn kun ĝi en nuntempa formo akceptebla almenaŭ al tiu parto de la moderna homaro, kiu estas malfermita al ideoj pri solidareco, kunlaboro, plijustigo de la mondo,

• Kompreni, ke sen tiu akcepto, ĉio cetera estas vana.

• Samtempe gvidi la laborantojn pri Esperanto je landa kaj loka niveloj pri la maniero kiel plej efike penadi por disvastigi Esperanton en sia teritorio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up