6-a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio: kun renoviĝanta elano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-27 12:39:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel estis planite de la 18-a ĝis la 22-a de novembro Kuba Esperanto-Asocio kongresis en Havano, en la sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj, en la moderna urbocentro kun la ĉeesto de la nacia televido kiu raportis pri ĝi en la taga novaĵservo.

La kongreson partoprenis 134  geesperantistoj el 10 landoj, pli ol dudek eksterlandanoj, nome el  Kanado, Usono, Germanio, Belgio, Brazilo,  Islando, Nederlando, Hispanio kaj Rusio, kiuj kune kun la kuba esperantistaro el la tuta insulo pridebatis la temon “Lingvo kaj Kulturoj: identeco en diverseco”.

La temon reĝisoris Maritza Gutiérrez González kun la kontribuo de Ismary Lezcano García kaj Maria Antonia Cartaya; ĝi ampleksis la lingvan diversecon en Ameriko, la lingvan  rolon en la formado de la identeco, la gravecon protekti la kulturan  kaj lingvan diversecon, kaj ankaŭ en la kazo de Kubo, la ĉefajn demandojn nuntempajn pri la temo; oni ankaŭ laboris en grupoj kiuj fine raportis al la pleno pri la debatitaj demandoj.

Dum la kongreso prelegis doktorino Sabine Fiedler (Germanio)  pri la Esperanta frazeologio;  dro. Duncan Charters (Usono) pri Instruado de Esperanto kaj Teknologio kaj dro. Orlando Raola (Usono) pri Identeco kaj kultura diverseco en la verkaro de José Martí  (la Nacia Heroo de Kubo).

Aliaj programeroj estis laborkunsidoj de la kuba ILEI-sekcio, Junularo kaj la komitato de KEA, en eksterodinara sesio, kiu elektis novajn Honorajn Membrojn pro elstara agado por Esperanto dum pli ol 30 jaroj; okazis du paroligaj kursoj kun ĉeesto de pli ol 30 geesperantistoj;  libroprezentado inkluzivis la  libron “Historio de Esperanto en Kubo” (la unuaj 70 jaroj) verkita de Juan Ramón Rodríguez, estrarano de KEA kaj historiisto de la asocio; krome, aliaj libroj eldonitaj de Monda Asembleo Socia (MAS) estis prezentitaj de Vilhelmo Lutermano, inter ili “Nia vortaro por latinamerikanoj” verkita de Alberto G. Fumero kaj Guido Hernández.  

La interkona kaj arta vesperoj estis plenaj je muziko, kubaj kantoj kaj dancoj, deklamado kaj koruso prezento formita el kubaj kaj eksterlandaj kongresanoj.

Antaŭkongrese, la 17-an de novembro,  okazis Lingvistika Simpozio pri Esperanto en la Havana Universitato, sub aŭspicio de la Kuba Instituto pri Literaturo kaj Lingvistiko kaj KEA kiun partoprenis kubaj lingvistoj, tradukistoj kaj lingvoinstruistoj el la kubaj universitatoj kaj lingvaj institucioj.

Kaj sekve, la 18-an kaj 19-an, okazis AMO 16 por KEA aktivuloj pri la temo “Konsciigo, kapabliko, komunumo; paŝoj al plia profesiiĝo”. La seminarion partoprenis  25 kubanoj plus kelkaj eksterlandaj observantoj el Usono kaj Kanado. 

La  kongresaj kaj antaŭkongresaj programeroj estis sukcese plenumitaj kaj multe kontribuis al plikleriĝo de la kuba esperantistaro; same estis unika momento pro la fakto ke unuafoje en la  historio de KEA, grupo de usonaj esperantistoj partoprenas, karavane kaj tute leĝe, kuban kongreson en plej amika etoso, kio konfirmas la bezonon daŭre konstrui spacojn por ke nia esperanta kulturo kaj interkultura praktiko senpera efektiviĝu.

La kubaj esperantistoj dankas al ĉiuj geamikoj el la tuta mondo pro la afabla kaj elkora kundivido de amikeco kaj interproksimiĝo!

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up