Speciala Evolu-Zono Mariel: alloga kaj sekura investpropono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-11 16:47:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Norde de la okcidenta provinco Artemisa, je 45 km oriente de Havano, troviĝas la speciala evolu-zono Mariel, la unua siatipe en Kubo, kies geografia situo estas privilegia.

La zono estas reguligita de politikoj kaj proceduroj specialaj por allogi investojn fremdajn cele al produktado de varoj kaj servoj kun aldonita valoro.

Kubo investis averaĝe 300 milionojn da dolaroj jare en la evoluigo de infrastrukturoj altnormaj, jam disponeblaj por la investistoj.

Aprobite la leĝo 118 de fremdaj investoj en la jaro 2018 plus aliaj juraj normoj aldonaj, tiu ĉi Zono rolas esence en la investadagado.

Spite al la tutgloba krizo estigita de la pandemio kaj la usona sieĝo, kiu estis akrigita de la nuna administracio, la gvidantoj de tiuj ĉi Zono konfirmis ke dum la jaro 2020 la investofluo estis konsista kun la tendenco de la kompromiso donita je investoj en Kubo dum la lastaj jaroj. Tio signifas, ke la fluoj daŭre restis ĉirkaŭ la 2 mil milionoj da dolaroj.

En 2020 en la Zono  establiĝis negocoj de la nutra industrio kaj ampleksiĝis aliaj, kiuj jam estis operaciantaj, kaj krome, la investistoj ampleksigis siajn  investojn .Oni kreis novajn areojn. Sep novaj genocoj ekfunkciis kaj jam aliĝis al la ofertoj de produktoj en la komercaj retoj de la insulo.

Unu el la entreprenoj kies kapitalo estas 100% eksterlanda kaj laboras en la zono estas la meksika Richmeat de Cuba S.A,  kiu prilaboras viandoproduktojn.

Ties prezidanto, Luis Alberto González, asertis ke por tiu ĉi industrio, la jaro 2020 markis turnopunkton. La kialo estas ke la produktado triobliĝis pro la demandokresko provokita de la pandemio en la interna merkato, pro la  interrompo de  la niveloj de monda komerco

Tiucele ili reorganizis la labormetodojn kaj horarojn, kontraktis pliajn laboristojn, starigis epidemiologiajn kontrolojn kunordige kun la sanitaraj aŭtoritatuloj. Ĉio ĉi estis aplikita al ĉiuj negocoj kaj personaro laboranta en la speciala zono, laŭ asertis la direktorino de la oficejo, Ana Teresa Igarza.

Ankoraŭ meze de la plej malfacilaj momentoj de la pandemio, la Zono ne haltigis sian laboron kaj sukcesis kontroli la epidemiologian situacion. 

Sendube, la kunordigita laboro kun la sanitaraj institucioj kaj aŭtoritatoj garantiis la celon plu oferti platformon produktivan kaj loĝiskitikan de unua nivelo, alloga kaj sekura.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up