La speciala evoluzono de Mariel (ZEDM) estos prioritata en la teoria programo de la X-a Internacia Foiro de Konstruado, FECONS 2014 kiu eksesiis en la havana ekspoziciejo Pabexpo.
Ekde tiu ejo oni informos pri la negoceblecoj kiuj rilatas aparte al la konstrua sektoro, samkiel ties doganaj, impostaj kaj laboraj stimuliloj.
La inĝenierado pri ligno estas alia temo debatata flanke de la reprezentantoj de la franca kompanio Industrie Bois, dum la itala ITALPANNELLI S.R.L. raportos pri siaj ĉefaj produktoj kaj servoj.
Dum la evento pli ol 160 reprezentantoj el 23 landoj ekspozicias siajn produktojn; la evento estas unu el la plej grandaj de sia tipo okazintaj en Kubo ekde la unua, kiu efektiviĝis en la jaro 1998.
Brazilo, Ĉinio, Meksiko, Francio kaj Hispanio estas inter la landoj pli reprezentataj en la grava komerca borso.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ĉe UNO-komisiono regas defendo al internacia medicina kunlaboro
- Kuba prezidento vizitas municipojn en la centro kaj oriento de la insulo
- Expocaribe 2025 por integriĝo de la Granda Karibio
- Nacia Kampanjo por Duvalenta Buŝa Poliomjelita Vakcinado, en la lasta semajno
- Energia kondamno de Kubo al la usona bombado en Irano