La Esperanto-komunumo sin preparas por Zamenhof-festoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-08 13:54:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: revuoesperanto

La Zamenhofa tago, la 15-an de decembro estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo.

En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Kompreneble okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.

Laŭ iniciato de unu el niaj plej signifaj verkistoj, Julio Baghy, ni festas je la 15-a de decembro ankaŭ la Esperantan kulturon. Por la plialtigo de la spirita nivelo de la esperantistaro, Baghy proponis (Publika letero, 1931), ke la Zamenhof-tago estu ankaŭ la tago de la Esperanta libro, Esperanto-literaturo, kulturo.

Legemuloj, kleriĝemuloj pri la esperantaj literaturo kaj kulturo aĉetu libron aŭ komencu legadon de nova esperanta libro, ankaŭ per tio celebru la Esperanto-literaturon je tiu tago.

Baldaŭ okazos en la tuta mondo diversaj eventoj, renkontiĝoj kaj festoj lige kun la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro. Por montri la viglecon de tiuj okazoj, la retejo Eventa Servo ekdisponigis specialan paĝon:https://zamenhof.eventaservo.org. Ĝi ligas al la serĉilo de Eventa Servo, ĉe kiu jam aperas pli ol 30 rilataj eventoj!

La paĝo estas rezulto de kunlaboro inter Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado kaj kunordiganto de la Fonduso Instigo, Fernando Ŝajani, kreinto de Eventa Servo, kaj Lode Van de Velde, eldonisto (Eldonejo Libera).

UEA invitas la Esperanto-komunumon kapti la okazon aldoni al la listo ankaŭ sian eventon aŭ feston ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Ĉu mankas via festo? Aldonu ĝin! Instrukcian filmeton pri kiel registriĝi oni vidu ĉe:https://mallonge.net/es1

Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org.

 

Fonto: revuoesperanto.org

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up