Urboj Mil kaj Unesko por komunikado kaj etiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-04 15:44:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉu vi scias kio estas Urboj Mil? Temas pri urboj alfabetigaj, kiuj uzas novajn teknologiojn kaj novigadon, sed etike kaj respekteme favore al diverseco, samkiel al la vundeblaj grupoj. Ĝi klopodas transsalti kulturajn barojn en la komunikado de ĝenro, religio, geografia origino kaj lingvo, laŭ klarigas la iniciato-dokumentoj.

Lige al tio, ĵus sesiis en Havano la naŭa renkontiĝo internacia pri kulturo, komunikado, surmerkatigo kaj komunumo, kiel spaco por defendi la valoron de kulturo en la urba evoluigo kaj impulso interŝanĝon inter nacioj. Tiun ĉi iniciaton subtenas Unesko.

Sub la devizo “Transformante la urban vivon” en Urboj Mil de Unesko, novigado kaj tagordo 2030: komunikado kaj etiko de la diverseco en la postpandemiaj urboj, ĝi proponas cerbumadon pri la kontribuo de surmerkatigo en la socikulturaj projektoj de la urbaj komunumoj.

Dum la renkontiĝo en Havano, kiun partoprenis  reprezentantoJ de Unesko, ankaŭ ĉeestis guberniestroj de Brazilo, Jamajko, Francio, Mozambiko kaj Kubo, kiuj dialogis pri la rolo de la civitano kiel centro de la transformoj,  cele multobligi la efikan laboron de nepraj servoj kiel sano kaj edukado.

La kuba intelektulo, etnologo kaj verkisto  Miguel Barnet esprimis ke bezonatas eduki, formi kaj enpovigi la urbanojn ĉiuaĝajn kaj sociajn tavolojn, samkiel la diversaj rolantoj, jen la tradiciaj kiel la malpli tradiciaj por starigi kunlaborajn retojn.

Kadre de la urboj Mil oni devas agi kritike, etike kaj vere kreiveme kaj respondece pri la novaj infrastrukturoj kaj teknologioj, kiujn ofertas la nuntempaj urboj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up