Frei Betto: la rolo de la etiko kaj la serĉado de la feliĉo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-30 18:12:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La brazila pastro kaj teologo, Frei Betto, amiko de Kubo,  venis  de antaŭnelonge por partopreni eventon organizitan de la kultura societo José Martí kiu laboras por disvastigi la pensaron de la kuba apostolo.

Kadre de tiu evento internacia, la pastro Frei Betto prelegis pri la rolo de la etiko en la evolupolitikoj. Li konsideras la temon ege gravan, aparte por Kubo en momento kiam la insulo restarigas siajn rilatojn kun Usono, malfermiĝas al fremdaj investoj krom impulsi ŝanĝojn esencajn en sia ekonomio.

En sia prelego, Frei Betto memorigis la unuajn paĝojn de la Biblio, La Genezo, kie oni trovas la temon de la etiko, kiu kuŝas en la centro de bono kaj malbono. Ĝi estas evidenta simbolo de tio ke la homa vivo estas organizita kaj devas esti planata surbaze de etikaj principoj.

Ni naskiĝas por libereco, kaj se ni liberas ni ĉiam alfrontas diversecon de elektebloj, li emfazis; ni povas obĵeti la malliberecon aŭ liberecon, la malveron aŭ la veron, la konkuremon aŭ la solidaremon. Ĉiu opcio, jen personaj jen sociaj, havas fundamenton sur la etiko aŭ maletiko, ĉar kiel dirite de Sankto Tomaso de Akino, ĉiuj ni, senescepte, serĉas la superan bonon, eĉ kiam ni praktikas la malbonon: kaj la supera bono estas la feliĉo.

Sed la etiko postulas respondon: ĉu mi serĉas en mia feliĉo ion je la kosto de alies feliĉo? Aŭ mi serĉas ĉies feliĉon kvankam mia  feliĉo postulu la sinoferon de mia propra vivo?

Responde al tiuj demandoj, sekve,  emfazas la pastro Frei Betto, ni scias ke en tiu ĉi mondo kapitalista globkoloniita, la evoluo, kiel bone analizis Karlo Markso, ĉiam signifis plian akumuliĝon de riĉaĵoj en privataj manoj, neniam oni ĝin entreprenis favore al la realaj bezonoj de la loĝantar-plimulto. Oni konstruas stratojn pavimitajn kaj lumigitajn  en terenpartoj malplenaj, cele al luksaj domaj kunposedaĵoj, dum  la popolnombraj stratoj de la urbaj ĉirkaŭaĵoj ne meritas iaspecan pavimon kaj trapasas ilin kanaloj el homaj rubaĵoj.

Eble, la plej signifa ekzemplo de la perversa logiko reganta la kapitalistan evoluon estas la eksterordinara fakto ke la homo almetis siajn piedojn sur la lunan surfacon je kosto de 6 mil milionoj da dolaroj, dum ankoraŭ ne sukcesis enmeti la esencajn nutraĵojn en la stomakojn de milionoj da infanoj de Latinameriko, Azio kaj Afriko, voĉkrio ofte ripetata de la Papo Francisko.

En sia prelego pri la rolo de la etiko en la evolu-politikoj, la pastro Frei Betto, aserta ke la instrumenta kialo de la moderneco fiaskis, ĉar ĝi cedis al la merkata pragmatismo kaj distanciĝis de la etikaj valoroj. En la kapitalismo ĉiu aksiologia sistemo konsistigas obstaklon; la etiko ekzistas nur kiel diskurso por trompi la naivulojn, kiel la verdaj stampoj kiuj markas la propagandon de la grandaj entreprenoj kiuj detruas la medion.

Li emfazas ke en la kapitalista mondo la evoluo estas negoco kaj ne programo por plibonigi la vivkvaliton de la loĝantaro; pruvo de tio estas la dom-spekulacio; li ankaŭ pritraktis la temon de koruptado, kiu akompanas la tutan evoluon kapitalistan kvazaŭ viruso nerompebla.

Sed li atentigas ke koruptado ne posedas ideologion, tiel ke ĝi eniras la dekstron kaj maldekstron. Ĝi estas viruso kiu eniras kiam la revoluciuloj perdas sian ideologian imunecon; kaj tio okazas kiam la revoluciulo kvazaŭ iĝas senpersona, fascinita de la postenoj okupataj en la reg-strukturoj.

Tial Frei Betto invitas nin ĉiuj batali kontraŭ tiu vipo kiu damaĝas la nunan mondon kaj insistas pri tio hodiaŭ koruptado detruas ĉion, ĝuste ĉar oni lasis ĝin regi la homan ambicion.Tiam koruptado iĝas pli grava ol la persono kaj devigas ĝin fari kion ajn por ne perdi sian povon, kvazaŭ ŝiprompulo kiu sin katenas al la trunko meze de la marŝtormo.

La kapitalismo per sia potenca propaganda maŝino volas ke la senco-vivo de la homaro realiĝu nur pere de la havaĵoj kaj ne de la estaĵoj. Ĝi volas formi konsumistojn kaj ne civitanojn.

Tial li petas al ni reveni al la demando pri  kiu la etiko postulas respondon: ĉu mi serĉas en mia feliĉo ion je la kosto de alies feliĉo? Aŭ mi serĉas ĉies feliĉon kvankam mia  feliĉo postulu la sinoferon de mia propra vivo?



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up