Hejmo Kiuj ni estas?

Kiuj ni estas?

Radio Havano Kubo (RHK) estas amika voĉo trairanta la mondon kun la vero de Kubo kaj aŭdeblas per Interreto realtempe pere de ĝia retejo kaj enliniaj elsendoj.

Ĉi tiu kuba kurtonda radiostacio estis oficiale fondita la 1-an de majo 1961, kaj ĝiaj eksperimentaj elsendoj komenciĝis la 24-an de februaro de la sama jaro.

Ĝian kreadon instigis la bezono de la naskiĝanta Kuba Revolucio havi radiostacion kun internacia atingo, kapablan rompi la informan blokadon truditan de Usono kaj kontraŭbatali misinformajn kampanjojn pri la kuba revolucia procezo.

Pli ol ses jardekojn aĝa, RHK elsendas en sep lingvoj (hispana, angla, franca, portugala, kreola, esperanto kaj araba), de lundo ĝis dimanĉo, kun ĉefe informaj programoj.

Ĝi prezentas interalie  kvar novaĵmagazinojn en la hispana lingvo kaj la resumon de “24 Horoj Ĉirkaŭ la Mondo” ĉe la fino de ĉiu tago.

Nuntempe, ĝi estas multmedia dissendanto, kiu estas aŭdebla per kurtondoj kaj atingas regionojn kiel Norda, Centra kaj Suda Ameriko, Karibio, Okcidenta Eŭropo kaj Nordafriko.

Ĝi ankaŭ havas retejon, kiu publikigas enhavon en kvin lingvoj (hispana, angla, franca, portugala kaj Esperanto), 24 horojn tage, sep tagojn semajne.

La stacio konsistas el profesia, multflanka teamo, kiu pasias pri radio kaj estas dediĉita al la misio de RHK. Ĉi tiu teamo inkluzivas korespondantojn tra la tuta lando kaj kunlaborantojn en diversaj mondopartoj.

 

Skip to content