Dek ses gajnintoj de la Nacia Premio por Sociaj Sciencoj kaj Historio en Kubo subskribis deklaron defendantan nacian suverenecon, pacon kaj socian justecon.
En ĉi tiu dokumento, ili esprimas, ke la ekonomia blokado kaj eksteraj premoj estas formoj de agreso kontraŭ la kuba popolo kaj konsideras imperiismon minaco al la paco kaj stabileco de la nacioj.
La subskribintoj reasertis sian lojalecon al la principoj de sendependeco kaj socia justeco, memorigante la lukton de Kubo kontraŭ ekstera dominado. Ili defendas la rajton de la kuba popolo decidi sian sorton sen interfero. Ili kondamnas la aperon de novfaŝismo kiel danĝeron kaj elstarigas la humanisman kaj emancipan aliron de la kuba socia projekto, kiu celas dignigi homojn.
Ili avertas kontraŭ diskursoj, kiuj povus legitimi malstabiligajn agendojn, kaj pledas por paco kiel principo de kunekzistado. Ili alvokas la akademian komunumon kaj la civitanaron defendi historian veron, sendependecon kaj la valorojn de solidareco.
La deklaro estas subskribita defende de la ekzisto de Kubo kaj ĝia paca estonteco.
Fonto: La Jiribilla
