Hejmo ĈiujNaciaKuba prezidento ĉeestas la 4an kontinentan asembleo de ALBA

Kuba prezidento ĉeestas la 4an kontinentan asembleo de ALBA

de Maritza Gutiérrez González

La 4-a Kontinenta Asembleo de la Movadoj ALBA okazis ĉi-ĵaŭde en Havano, kun la ĉeesto de Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko.

La kunveno, okazinta ĉe la Universitato de Havano, kunigas 188 delegitojn el 27 landoj — el kiuj 150 venas el eksterlando.

Per ĉi tiu renkontiĝo sur la plej granda insulo de la Antiloj, ili manifestas la solidarecon de la regionaj popolaj movadoj kun la afero de la insulo kaj honoras la centjariĝon de la Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926–2016).

Sub la slogano “Por socialismo: cent jaroj marŝante kun Fidel”, la evento malfermiĝis per prezento de revolucia kulturo de rezistado ĉe la universitata Placo Ignacio Agramonte, subtenante popolajn luktojn kontraŭ imperiismaj ambicioj.

 

Fonto: ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content