Hejmo ĈiujNaciaKuba vicprezidento en la 5-a Eŭroazia Ekonomia Forumo

Kuba vicprezidento en la 5-a Eŭroazia Ekonomia Forumo

de Maritza Gutiérrez González
Kuba vicprezidento en la 5-a Eŭroazia Ekonomia Forumo

La vicprezidento de Kubo, Salvador Valdés Mesa, partoprenis la 5-an Eŭrazian Ekonomian Forumon, kie la diskutoj fokusiĝis al kunlaboro inter la landoj de la Eŭrazia Ekonomia Unio.

Li esprimis sian dankemon pro la invito kaj emfazis la deziron de Kubo plifortigi siajn ekonomiajn rilatojn kun ĉi tiuj landoj.

Valdés Mesa ankaŭ  menciis sektorojn kun potencialo por kunlaboro, kiel ekzemple la biofarmacia industrio kaj turismo; aldone, li  substrekis la gravecon de dialogo en ĉi tiuj kunvenoj.

Dum la forumo, kuba delegacio prezentis negoceblecojn kun la celo diskonigi  Kubon kiel investan platformon en la regiono.

 

Fonto: Cubaminrex

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content