“La usona registaro malhavas praktikan kaj moralan aŭtoritaton decidi, kio estas laŭleĝa laŭ internacia juro kaj reguloj pri libera komerco,” tiel deklaris Bruno Rodríguez Parrilla — Ministro pri Eksterlandaj Aferoj — en la socia reto X ĉi-semajne.
“Ĝiaj rimedoj estas direktitaj ne nur malleĝe kontraŭ Kubo, sed ankaŭ kontraŭ la cetera internacia komunumo. Tiuj, kiuj akceptas ilin kiel laŭleĝajn, fariĝas kunkulpaj pri la kolektiva puno, al kiu Usono submetas la kuban popolon,” li asertis.
Tiurilate, la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj argumentis, ke “la usona registaro tute ne havas la aŭtoritaton decidi, kiu rajtas aŭ ne rajtas komerci pri brulaĵo aŭ iu ajn alia produkto kun Kubo, investi en nia lando aŭ helpi nian popolon.”
Ĝi ankaŭ ne havas la rajton trudi maran blokadon aŭ energian sieĝon — li daŭrigis —; haltigi aŭ traserĉi ŝipojn sur la alta maro; bombi kaj eksterjure ekzekuti iun ajn, kiu “navigas suspektinde” en internaciaj akvoj; aŭ uzurpi la rimedojn kaj suverenajn teritoriojn de aliaj popoloj.
Fonto: Cubaminrex
