La novaj usonaj trudrimedoj kontraŭ Kubo malkaŝas ilian veran vizaĝon
“La novaj unuflankaj trudaj rimedoj aprobitaj de la usona registaro, krom plue streĉi la sufokan premon sur Kubon, malkaŝas la veran vizaĝon de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj rimedoj celas nur la kuban registaron kaj ĝiajn entreprenojn,” deklaris per X Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko.
“Ĉi tiuj agoj kontraŭ la kuba privata sektoro klare pruvas, ke la sola celo estas kaŭzi maksimuman suferon al nia popolo kaj malhelpi la efektivigon de ekonomiaj kaj sociaj transformoj,” li emfazis.
Tiurilate, la ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez asertis: “Antaŭ malpli ol 24 horoj, la ŝtatsekretario diris, ke ‘Kubo jam falis’, kaj nun montriĝas, ke li devas efektivigi pliajn rimedojn.”
Li asertis, ke “ĉi tiuj novaj blokadaj rimedoj celas malhelpi la daŭrantan procezon de ekonomia transformiĝo. Oni malkaŝe atakas kaj la publikan kaj la privatan sektorojn — ĉi-lastan, kiu estas ĝuste tiu sektoro, kiun iuj usonaj oficistoj pretendas voli helpi evoluigi.”
Ĉi tiuj agoj de Vaŝingtono okazas kadre de senprecedenca intensigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado, vastigita per energia sieĝo, kiu celas provoki — laŭ reprezentantoj de la nuna administracio — la kolapson de la ekonomio.
Fonto: Granma
