La 11-a de majo estas speciala tago en Camagüey kaj Kubo, memorigante Majoron Agramonte, kiu fariĝis senmorta je la aĝo de 31 jaroj batalante por sendependeco.
Agramonte estis juna advokato, kiu forlasis ĉion por aliĝi al malfacila milito, rekonante, ke Kubo bezonis lin. Li ne nur uzis maĉeton, sed ankaŭ redaktis la unuan Konstitucion de la Respubliko en Armiloj kaj defendis la forigon de sklaveco.
Esti subtenanto de Agramonte signifas agi kun honesteco kaj kuraĝo.
Hodiaŭ, kubaj junuloj alfrontas malfacilaĵojn kun la sama engaĝiĝo de siaj antaŭuloj mambisaj dum batalo kontraŭ la hispanaj koloniistoj.
Multaj kubanoj sin demandas hodiaŭ fronte al la novaj bataloj kontraŭ maljustico, kontraŭ la usona imperia klopodo sufoki nian popolon, kion pretas kontribui niaj gejunuloj? Estas ili, la kuba junularo kiu nun avangarde laboras kaj studas por subteni la patrolandon.
Majoro Ignacio Agramonte ne petas ilin preni armilojn, sed prefere ne esti indiferentaj al maljusteco kaj batali inteligente. Pro tio, li vivas plu en la spirito de tiuj, kiuj batalas por sia lando.
Fonto: Granma
