Scienca programo kontraŭ la citrusaj virusoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-23 09:57:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Oranĝarbo estas unu el la pluraj fruktaj arboj de la ĝenro citruso. Ili ĉiuj produktas frukton nomatan herperido en botanikaj terminoj.

Ĝi similas al beroj. La oranĝoj vendatas freŝaj kaj transformiĝas en koncentritan aŭ naturan sukon. La ŝelo enhavas esencajn oleojn uzatajn por ellabori aromigiloj kaj parfumoj.

Kubo posedas grandajn plantejojn de citrusoj en diversaj regionoj de la insularo, tre speciale en la nomata Insulo de Junularo, situanta sude de Havano, kaj en la provinco Matanzas, en la okcidento de la lando, kie oni kultivas oranĝojn, citronojn kaj ankaŭ pampelmusojn uzatajn ankaŭ por produkti diversajn tipojn da sukoj kaj konfitaĵoj.

Dum la lastaj jaroj, la kubaj citrusoj estis atakitaj de malsanoj, kiuj provokis la detruon de la grandaj plantejoj, kiuj ankoraŭ ne komplete rekuperiĝis de tiu ĉi granda perdo.

Oni devas scii, tamen, ke la  kubaj sciencistoj daŭre okupiĝas pri epidemiologiaj studoj de la viruso konata kiel CTV aŭ tristeco de la citrusoj.

Parenteze, ni volas atentigi ke virusoj provokas plurajn reagojn en la  gastigantaj plantoj, samkiel bakterioj kaj fungoj. La nombro de vegetalaj malsanoj atribuataj al virusoj kreskis multe dum la lastaj jaroj tutmonde, kaj ili provokas, interalie, makulojn forme de mozaikoj, flaviĝo de la folioj, nanismo kaj frua morto.

Diversaj virusaj malsanoj de la plantoj estas tre studataj de sciencistoj pro la gravaj perdoj ekonomikaj, kiujn ili provokas, kaj en vero, ĉiuj plantoj de ekonomika intereso suferas unu aŭ kelkajn tiaspecajn danĝerajn malsanojn.

Spite al la  epidemiologia kontrolo kaj la programo starigita por la koncerna laboro dum la lastaj jaroj en Kubo, oni ne povis eviti aliajn malsanojn en la tuta insula teritorio, kio ja same  okazas en la kariba regiono.

Bonŝance, la rekuperiĝo komenciĝis jam dum la lastaj du jaroj, sed ankoraŭ postulos iom da tempo. Sed jam oni ree trovas diversajn fruktojn citrusajn en la merkatoj, inter ili, citronojn, oranĝojn kaj mandarenojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up