Scienca revuo Lancet publikigas provorezultojn de la kubaj vakcinoj Soberanas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-02 17:03:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 2 (RHK) Lancet Regional Health Americas aliĝas al la kreskanta listo de prestiĝaj sciencaj revuoj, kiuj rekonas kubajn vakcinojn kontraŭ Kovim-19, publikigante artikolon kun la rezultoj de la fazo III-klinika provo de la vakcinoj #Soberanas.

La Instituto  Finlay de Vakcinoj, kiu kreis  ĉi tiujn imunogenojn, precizigis per  Tviter-mesaĝo ĉi-lundon, ke la studo pruvas 92% efikecon en la antaŭzorgo de simptoma malsano.

Soberana 02, en heterologa kombinaĵo kun Soberana Plus, estis aplikitaj al pli ol 44,000 subjektoj el ok municipoj de Havano, en kompleksa epidemiologia kunteksto, kun cirkulado de la beta- kaj delta variantoj de la kronviruso SARS-CoV-2.

Ĉiutage estas pli da Paraj-reviziaj publikaĵoj, kiuj rekonas la rezultojn de niaj vakcinoj #Soberanas" emfazas la scienca centro.

La 20-an de aŭgusto 2021, la kuba reguliga instanco donis la rajtigilon de Kriz-Uzo (AUE) al la kubaj vakcinoj Soberana 02 kaj Soberana Plus, post rigora taksada procezo.

La aprobo baziĝis sur la rezultoj akiritaj en la klinikaj provoj faritaj en fazoj I, II kaj III, same kiel en la intervena studo en riskaj grupoj kaj loĝantaroj kaj la saninterveno.

La vakcina skemo kombinas du dozon de Soberana 02 kaj la trian dozon kun Soberana Plus.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up