Orishas per Gourmet atingas sukcesan lokon en vendolistoj de Hispanio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-12 11:25:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Albumo Gourmet de la hip hopa grupo Orishas

La 5-a albumo de studo de la grupo kuba de hip hopo Orishas, kun la nomo Gourmet, lokiĝas inter la unuaj lokoj de la vendolistoj de Hispanio, laŭ anoncis la diskografia domo Sony Music.

Post kelkjara disiĝo, la triopo formita de Yotuel Romero, Roldán González kaj Ruzzo, prezentas tiun ĉi novan materialon kiun ili taksas la plej persona kaj granda de sia diskografio.

La disko inkluzivas 14 kanzonojn kaj kunlaborojn de rekonataj internaciaj artistoj, inter ili, la kolombiano Silvestre Dangond, la venezuelano Franco de Vita, la hispanoj Melendi kaj Beatriz Luengo, la meksikanino Lila Downs kaj la pianisto kuba Chucho Valdés.

La disko celas kolekti la plej bonajn ingrediencojn muzikajn de ĉiu lando kaj tial la nomo Gourmet.

Gajnintoj de du premioj Grammy kaj rekonataj kiel flago de hip hopo de la insulo, la grupo kreiĝis en Francio kaj estis konataj en 1999 per la sukcesa albumo Je la kubano.

Nuntempe Orishas promocias la novan albumon tra eŭropaj scenejoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up