Ĵurnalo La Jornada elstarigas la sukcesan viziton de Díaz-Canel al Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-13 09:26:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 13 (RHK) La meksika ĵurnalo La Jornada publikigis ĉi-dimanĉon ĉefartikolon, en kiu ĝi laŭdas la sukcesan oficialan viziton de la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, al tiu lando, kaj la plifortigon de la amikeco inter ambaŭ popoloj kaj registaroj.

Sub la titolo 'Meksiko-Kubo: kunlaboro kaj suvereneco', la ĵurnalo elstaras la transdonon al la kuba ŝtatestro de la Ordeno de la Azteka Aglo, okazo por memori la historiajn ligojn, kiuj kunigas ambaŭ naciojn kaj reaserti la volon profundigi kunlaboron en reciproka profito.

La Jornada skribas, ke, donante al sia ekvivalento la plej altan distingon donitan de Meksiko al eksterlandanoj, la prezidento Andrés Manuel López Obrador (AMLO) ratifis sian profundan admiron por la kuba popolo pro ilia firma rezisto al la sieĝo kun kiu Usono klopodis subigi ilin dum pli ol ses jardekoj.

La artikolo atentigas ke Meksiko ne forgesas, memoru, ke en la plej malfacila fazo de la san-krizo, Kubo sendis centojn da kuracistoj, kiuj estis en la unua linio de la batalo kontraŭ la kronviruso, ludis valoregan rolon por savi vivojn kaj helpis teni la sanan sistemon vertikala.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up