Unesko-kunsido: agnoski studojn en Latinameriko kaj Karibio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-11 09:17:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo partoprenas konferencon de Unesko por subteni la interkonsenton pri  agnosko de studoj kaj diplomoj de supera edukado en la regiono.

Reprezentantoj de la registaroj de la teritorio, observantoj kaj internaciaj organismoj, kunsidas ĉi-sabate en la Palaco San Martín, en la ministerio pri eksteraj rilatoj en la argentina ministrejo, por skizi strategiojn kaj aprobi la tekston de la nova interkonsento, celanta rekoni la studojn pri supera edukado en Latinameriko kaj Karibio.

En la kunsido oni analizos  la defiojn  de movebleco en la supera edukado en tiu ĉi kontinento, inkluzivante la kvalitan certecon, krom la diskuton rilate la enhavon de la nova intertrakto.

Temas pri normo por validigo de studoj, titoloj kaj diplomoj de supera edukado, kiu trairis longan analizan procezon cele al adoptado de interkonsento de dua generacio, kiu aldonas konceptojn kongruajn al la defioj de la 21-a jarento, kiel la perspektivoj de genro, homaj rajtoj, rifuĝintoj kaj  forpuŝitoj. Ĝi ankaŭ agnoskas malsamajn konceptojn kiuj respondas al la regiona diverseco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up