Omara Portuondo en premiero kun Andy Montañez

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-04 10:35:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Omara Portuondo

Havano, nov 4 (RHK) En la jaro 2020 Omara Portuondo kune kun la portorikano Andy Montañez  reinventas arton per Silento, kiu evidentigas la belan rilaton inter la du insulo, kiuj estas “du flugiloj el sama birdo”.

Omara kiu de antaŭ kelkaj tagoj iĝis 90-jara, kantas ĉi-foje per simpla muzikdisko kies premiero okazos ĉi-ĵaŭde en ciferecaj platformoj.

“Silento” estis nepra kanzono en la kariero de la multpremiita kuba artistino, kiu en sia kariero estas distingita per pluraj permioj, interalie, la Premio al la muzikaz ekscelenco de la Latina Akademio de sonregistrado kaj la Ora Medalo al Merito de Belartoj, distingo donita de la ministerio de kulturo kaj sportoj de Hispanio, ambaŭ en 2019.

La bolero  de la portorika komponisto Rafael Hernández estas bolero,  inkluzivigata en la venonta KD, ankoraŭ preparata.

Ĝi estis sonregistritaj en la kubaj studioj EGREM kaj la muzika produktado de tiu ĉi disko estas de Gaby Moreno kaj Pedro Pablo Cruz, dum la desegno estas farita de Alejandro Armada kaj la miksaĵo estas de Orestas Águila.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up