La Biosfera Rezervejo Yangambi, gardostaranto de biodiverseco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-28 10:32:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Unesko kuriero

En 1976, la Biosfera Rezervejo Yangambi, situanta en la koro de Kongo-baseno en la nordorienta parto de Demokratia Respubliko Kongo (DRK), estis unu el la unuaj kiuj aliĝis al la Monda Reto de UNESKO pri Biosferaj Rezervejoj.

Hodiaŭ, ĝi denove estas pioniro. En marto 2022, estis lanĉita iniciato danke al financado de Belgio por igi ĉi tiun biosferan rezervejon esplorcentro pri klimato kaj biodiverseco. La Universitato de Gento (Belgio), unu el la ĉefaj partneroj en la projekto, instalis tie la aerfluan turon altan je 55 metroj.

Ĝi altiĝas je 15 metroj super la arbara baldakeno kaj kolektas datumojn pri la interŝanĝo de akvovaporo kaj forcej-efikaj gasoj kiel ekzemple karbondioksido, nitrooksido kaj metano inter la atmosfero kaj la arbaro.

Ĉi tiuj datumoj plibonigos nian scion pri la rolo kiun arbaroj ludas en kaptado de karbono kaj do en Limigo de klimatŝanĝiĝo.

Ĉi tiu informo estas precipe grava por adaptiĝo al klimatŝanĝiĝa planado je nivelo ne nur loka, sed ankaŭ tutmonda.

La Universitato de Gento akiris validigon de la datumoj de la Eŭropa Integrita Karbona Observa Sistemo (IKOS), kiu permesas al ĝi kunhavigi ilin tutmonde.

La projekto ankaŭ postulas, ke la Centro por Biodiverseca Gvatado (Centre de surveillance de la biodiversité, CBS) situanta proksime de Kisangani monitoru ekosisteman bonfarton per termikaj fotiloj kaj senpilotaj aviadiloj kaj kolekti ekologian DNA (eDNA)-specimenojn – ne agresa tekniko por identigi speciojn en naturaj medioj.

Kunordigita de UNESKO, la projekto estas efektivigita kun la Regiona Postdiploma Lernejo por la Integrita Administrado de Tropikaj Arbaroj kaj Teroj (Ecole régionale post universitaired’ aménagement et degestion intégrés des forêtset territoires tropicaux, ERAIFT); la Nacia Instituto por Studoj kaj Esplorado en Agronomio (Institut National des études et recherches agronomiques,INERA); kaj la departemento de la Homo kaj la Biosfera Programo en la Ministerio pri Medio kaj Daŭripova Evoluo.


Fonto: Unesko kuriero

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up