Sesios en Havano Konferenco Arto sen Bariloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-03 09:14:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 3 (RHK) Kun la celo konsciigi la publikon pri la rajtoj kaj potencialo de homoj kun fizik-movaj, vidaj, aŭdaj kaj intelektaj handikapoj, Havano gastigos la unuan Konferencon Arto kaj Handikapulo Arto sen Bariloj, ekde la 30-a de novembro ĝis la 3-a de decembro.

Isabel Hamze Ruiz, specialisto de la Departemento pri Komerco kaj Eksterlanda Investa Kunordigado de la Registaro de Havano, precizigis  en gazetara konferenco de la Kultura Domo de  ALBA, ke la ĉefroluloj estos infanoj ĝis 18 jaroj, kiuj  pruvos siajn kapablojn en arta kreado.

Ŝi aldonis, ke la tago konsistigas kontribuon, post aprobo de la nova Familia Kodo, por ke la revoj de ĉiu handikapulo realiĝu.

Hamze Ruiz emfazis, ke la agotagoj ne ekskludas el sia programo de agadoj tiujn, kiuj ne havas ĉi tiujn situaciojn, sed ke ĝi estos renkontiĝo de ĉiuj civitanoj por interagi kaj vivi en harmonio.

Ivette Ávila Martín, ĉefa iniciatinto de la evento, komentis, ke la okazigo de Arto sen Bariloj estas parto de ŝiaj spertoj kaj internaciaj kunlaboraj projektoj en Kebekio, Kanado kaj kun la Brita Konsilio, kies rezultoj povas esti efektivigitaj kongrue  kun la kuba kunteksto.

Ŝi emfazis, ke estas planataj teatraj spektakloj, filmprojekcioj kun subtekstigitaj filmoj kaj interpretado en signolingvo, inter aliaj agoj, kiuj permesos la malkovron de novaj talentoj inter la komunumo de handikapuloj.

Ávila Martín diris, ke la agotagoj kuraĝigos la partoprenantojn supozi la eblecon transpasi la limojn kiel amatoraj artistoj por fariĝi profesiuloj.

Kune  kun la Registaro de la ĉefurbo, la organiza komitato konsistos el institucioj kiel la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, la Kuba Asocio de Fizikaj-Motoraj Handikapoj, la Landa Asocio de Blinduloj kaj la Landa Asocio de la Surduloj de Kubo, kune kun lokaj entreprenoj kaj la Provinca Grupo por la Akcelo de Virinoj.

La ankaŭ aŭdvida produktanto emfazis, ke Arto sen Bariloj havos teorian eventon, kiu, de virtualaj platformoj, eksponos la spertojn de similaj renkontiĝoj en Hispanio, Meksiko kaj Britio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up