Sesiis en Havano la konferenco internacia Bioteknologio 2014.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-04 19:33:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun la ĉeesto de sciencistoj el 34 landoj finiĝis en Havano la internacia kongreso Bioteknologio 2014 kies lasta konferecno pritraktis la kontribuojn de tiu branĉo al mastrumo integrita de plagoj.

Pri tiu ĉi temo prelegis Alberto Pantoja, prizorganto de produktado kaj protekto de kultivoj en reprezento de la organizo por nutrado kaj agrikulturo de UN (FAO).

Alia elstara partopreninto estis la profesoro Sjef Smeekens, de la nederlanda universitato de Ultrecht kiu prelegis pri la signaloj de la sukero en la kontrolo pri kreskado de plantoj.

La evento sesiis kun la ĉeftemo Agrobioteknologio por la agrobrutara daŭripovo kaj ankaŭ  okazis simpozio pri molekula interago inter plantoj kaj patogenoj. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up