
La nacia poeto Nicolás Guillén
Nicolás Guillén speciale ŝatis la protugalan vorton saudade, kiun li lernis en Brazilo, ĉar li spertis ĝin proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo- ĉiam suferis nostalgion pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj reveni al Kubo.
Respondu vi estas poemo de la libro Havas mi aperigita en la jaro 1964 meze de nova erao kaj transformoj de la vivo en la insulo; ĝi spegulas tiun senton kiu premas grandan kvanton da homoj kiuj pro plej diversaj kialoj restas for de sia patrolando, sed multe pli tiuj kiuj foriras forlasante siajn plej intimajn ecojn.
Naskiĝinte en la urbo Camaguey la 10an de julio 1902, Guillén, kvankam regate de sopiro vojaĝi tra la mondo, estis, esence, provinca homo.
Lia tuta vivo estis markita pro la signo de tipografio. En la jaro 1921 li revenis al Havano pro la bezono atingi siajn celojn, li klopodis rekomenci sian universitatan studadon, sed definitive devis rezigni pri tio kaj reiris al Camaguey, jam en 1922 kiam decidis arigi la poemojn de sia libro Cerbo kaj koro publikigita nur en la jaro 1964 .
En la jaro 1926 Guillen decidis ekloĝi en la ĉefurbo kie li restis sian tutan longjaran ekzistadon kaj fine de 1928 li ekkunlaboris en la paĝoj Idealoj pri raso de la marista ĵurnalo.
La jaro 1930 markis la aperon de lia poste fama poemlibro Motivoj de soneo kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro evoluinta dum la 20aj jaroj de la pasinta jarcento, atinginta sian apogeon en la 30aj jaroj kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege populariĝintaj.
En tia sonea etoso naskiĝis la libro Motivoj de soneo. Pri ĝi li mem esprimis en 1945:...la naskiĝo de tiaj poemoj ligitas al sonĝa sperto....
La libro konsistigis fortan literaturan okazaĵon ne nur pro la ritmo sonea, sed ankaŭ pro la diversaj tipoj, situacioj kaj esprimoj prezentitaj, devenintaj el la reala vivo de familiaj domoj el malriĉaj kvartaloj de la ĉefurbo. Satiro, humuro, ironio, mokado estas rimedoj eluzitaj de la poeto por prezenti plej diversajn vivmanierojn kaj fenomenojn de la surstrata enurba vivo. Per tiu libro Guillén sukcesis alporti originalan esprimformon poetikan tipe kuban, kaj krome, loki la negron kaj ties problemojn en la literatura kampo kiel maniero doni signifon al la negra ĉeesto en la kuba socio. Poste aperis pliaj motivoj kaj novaj soneoj kongruaj kun la sociaj okazaĵoj post fervora revolucia periodo kiu fiaskis en la sendependigaj celoj dum la tridekaj jaroj.
La nova libro West Indies Ltd eldonita en 1934 havis alian tonon, kie la negrista esprimo finiĝas kaj ekregas revolucia spirito kiu poste ne apartiĝis de la verkoj de Guillén.Tiu ĉi poemo apartenas al libro publikigita en 1947 sub la titolo Plena soneo, verko per kiu evidentiĝas funda maturiĝo kaj rego de la poeto en la ritmo kaj strukturo de tia muzika ĝenro kiun li scipovis rekrei kiel neniu alia poeto nialande.
Sone’ de l’ matura amo
Plena soneo
Sone’ de l’ futur’ aperta
Plena soneo
De la piedo sur la mur’
Plena soneo...
Kaj sekve li fermas ĝin per ripeto de la oka strofo:
Elprenu ĝin gitarulo
De l’ alkohol’ ĝin purigu
Kaj per la gitar’ aŭdigu
Plenan soneon
En 1959 li publikigis siajn elegiojn sub la titolo Kolombo de popola flugo. En la jaro 1961 oni elektis lin Prezidanto de la Unuiĝo de Verkistoj kaj artistoj de Kubo, organizaĵo kiun li mem kunfondis. Kaj en 1962 estis nomita laŭ dekreto prezidenta Ambasadoro kaj Ministro Plenrajta de la ekstera servo de Kubo.
Jam poste en 1964 aperis la libro Havas mi el kiu plej konata estas la poemo samtitola kiu respegulas la senton novan de la kuba popolo kiel rezulto de revolucia procezo kiu donis al la homo plenan rajton kiel homo kaj civitano. En la jaro 67 populariĝis alia poemo de Guillen, tiu dediĉita al Che Guevara.
Che Komandanto (fragmento)
Ni vidas vin ĉiutage ministro
Ĉiutage soldato, ĉiutage homo simpla
Kaj komplika,
Ĉiutage.
Kaj pura kiel infan´
Aŭ kiel homo pura
Che Komandanto
Amiko.
Nicolas Guillen fariĝis voĉo de la kuba popolo, li vojaĝis senĉese tra ĉiuj kontinentoj, sed ĉiam nostalgio akompanis lin dum siaj vojaĝoj. La 16an de julio 1989 je la aĝo 87ª, forpasis Nicolás Guillen en Havano. Jam tiam lia voĉo estis rekonata kiel la Nacia Poeto, tiu kies du avoj, la nigra kaj blanka, ĉiam influis lian tutan vivon per tiu ritmo unika de siaj poemoj. Jen fragmento el la Soneo 6:
Jorubas mi, mia plor´ jorubas
Lukumi´
Ĉar mi estas jorubo el Kubo
Mia vol´, ĝis Kubo iru mia plor´joruba
Supren iru la ĝoja kant´joruba
Fluanta el mi