Osleni Guerrero: la krono restis hejme.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-27 09:48:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba sportisto Osleni Guerrero gajnis ĉi-dimanĉe por la sesa fojo la individuan titolon de la internacia matĉo de volan-teniso  Giraldilla de Havano, kiam li venkis la italon Rosario Maddaloni, la unua de la evento, per poentaro de 2-0 kun duobla rekordo 21-15.

La matĉo estis je samranga nivelo, sed fine de la du matĉeroj, la kubano montriĝis nehaltigebla por atingi la venkon, kaj tiel sukcesis atingi la unuan lokon.

Guerrero ankaŭ tiamaniere atingas la 2 500 poentojn bezonatajn por supreniri en la lokiĝo je la monda listo kaj forlasi la lokon 170 kiun li okupis ĝis nun.

Kelkajn minutojn poste, Guerrero formis duopon  kun Leodannis Martínez kaj ili kaptis la kronon en la duoblo-specialeco, ĉar venkis la italojn Lukas Osele-Kevin Strobl por 2-1 (21-11, 22-24 kaj 21-8).



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up