Fidel Castro en sia 89-a naskiĝdatreveno.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-13 07:15:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de sia 89-jariĝo, la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro verkis artikolon en kiu li esprimas ke “Kubo ne ĉesos batali por la paco kaj la bonfarto de ĉiuj homoj, sendepende de ties haŭtkoloro kaj la origina lando, samkiel pro la rajto de ĉiuj posedi aŭ ne religian kredon”.

En la artikolo kies titolo estas La realo kaj la revoj,  li asertas ke “verki estas maniero esti utila se oni konsideras ke nia suferanta homaro devas esti pli kaj pli bone edukita fronte al la nekredebla nescio kiu envolvas nin ĉiuj, escepte de la esploristoj kiuj serĉas en la sciencoj kontentigan respondon”.

En sia artikolo, Fidel rakontas pri la atombombardado al la japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki kiu finis la kruelan militon inter Japanio kaj Usono, ĉi-lasta, “kies teritorio kaj industrio restis for de la milito,  tiel transformiĝis en la plej riĉan kaj pli bone armitan sur la tero, fronte al mondo detruita, plena je mortintoj, vunditoj kaj malsatuloj.”

En sia artikolo Fidel ankaŭ pripensas kiel post  la interkonsentoj de Bretton Woods, kiam  “Usono deklaris unuflanke ke ne subtenus la onzon Troy kun la valoro en oro de sia monbileto”,  ĝi “perfortis la kompromisojn subskribitajn de la prezidento Franklin Delano Roosevelt”.

Tiu decido dekretita de Nixon, laŭ opinio de multaj spertuloj, “kreis la bazojn de krizo kiu inter aliaj katastrofoj minacis forte bati la ekonomion de tiu modela lando”.

Kaj dume, li aldonas, “oni ŝuldas al Kubo la pagojn pro damaĝoj kiuj laŭ kalkuloj faritaj estas plurcentaj milionoj da dolaroj, kiel denuncis nia lando kun argumentoj kaj datumoj nekontesteblaj antaŭ la asembleo de UN dum multaj jaroj”.

Tial, asertas Fidel, kiel same “estis deklarite de la partio kaj la registaro de Kubo, kiel esprimo de bona volo kaj paco inter ĉiuj landoj ĉi-hemisfere, kaj kontribuo al la supervivado de nia specio, neniam ni ĉesos batali por la paco kaj bonfarto de ĉiuj homoj sendepende de ties haŭtkoloro kaj origina lando, kaj ankaŭ favore al la plena rajto de ĉiuj posedi aŭ ne religian kredon.

“La egaleco de ĉiuj civitanoj al la samaj rajtoj kiujn ni proklamis  kiam komenciĝis nia batalo, tio estas, je sano, edukado, laboro, nutrado, sekureco, kulturo, scienco kaj bonfarto, kaj aliaj kiuj fontus el nia revoj pri justico kaj egaleco por ĉiuj loĝantoj de nia mondo, jen mia deziro al ĉiuj; tiuj, kiuj entute aŭ parte kongruas kun la samaj ideoj aŭ superaj sed en la sama direkto, al ĉiuj mi dankas, estimataj sambatalantoj”, jen la finaj vortoj de la artikolo publikigita en la kuba gazetaro.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up