Rafael Correa: mia animo estas detruata pro la okazaĵoj en Ekvadoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-06 11:38:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Rafael Correa, eksprezidento ekvadora

Bruselo, apr 6 (RHK) La ekvadora eksprezidento Rafael Correa esprimis ke lia animo estas detruata pro la okazaĵoj en sia lando, aparte pro la teruraj bildoj vidataj el sia naskiĝurbo Guayaquil kun kadavroj surstrataj pro Covid-19.

Per dialogo kun la argentina televidkanalo C5N, la eksprezidento montris sin afliktata pro la efikoj de la pandemio en sansistemo kolapsiĝinta.

El Belgio, kie li rezidas, Correa citis kiel en 2009 Ekvadoro estis laŭdita pro la batalo kontraŭ la porka gripo, kaj nun, ni estas la plej malbona ekzemplo, ni estas la plej malbona je regiona nivelo en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, kaj Guayaquil havas pli da mortintojn ol landoj entute. Tiu ĉi krizo estas terura kaj malbone mastrumita.

Pasis tri jaroj de persekutado, detruado, de  mondo renversita. Oni nomis aŭtoritarismon  nia gvidado, oni nomis dialogon la dispartigo de la patrolando, oni nomis malbonaĵon la konstruado de hospitaloj.

Tiu ĉi pandemio trovis nin kun sansistemo detruita, kun ruinigita ekonomio kaj sen regado, li asertis rilate al mastrumado de la ekzekutivo de Lenín Moreno.

Per bildoj de Guayaquil tra la reto, kie videblas personoj mortintaj sur la stratoj kaj kadavroj atendantaj tagojn por esti kolektitaj, Correa deklaris ke en tiu ĉi urbo 60% de la homoj havas memlaborojn, ne formalajn, estas taksistoj, vendistoj, kiuj devas esti surstrate ĉiutage por perlabori sian panon. Se oni volas pluteni izoliĝon, oni devas provizi nutraĵojn kaj bazajn aferojn. Oni nenion faris.

Ne estis loĝistiko, ekonomiaj decidoj, subteno. Oni ankaŭ devis porti diagnozilojn por eltrovi la kontaĝretojn. Niaj kuracistoj forpasas, ĉar ne havas protektilojn kaj ne estas spirmaŝinoj en la hospitaloj. Ĉio farita estas krima, emfazis Correa, kiu aldonis ke la plej malbona afero estas ke oni ne havas lokon por enterigi la mortintojn.

De lando, kiu konstruis hidroelektrejojn, lernejojn, hospitalojn, aŭtovojojn, ni fariĝis lando, kiu fosas truojn por komunaj enterigoj, li bedaŭris.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up