Ekvadora delegitaro vojaĝas al Brazilo pro korupto-kazo Odebrecht.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-24 17:23:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Quito, 24 jan (RHK) Delegitaro de Ekvadoro, gvidata de la jura sekretario de la prezidanteco, Alexis Mera, vojaĝos la 26-an de januaro al Brazilo por atenti la kazon pri koruptado en Odebrecht.

Antaŭ ol vojaĝi al Punta Cana, en Dominika Respubliko, por partopreni la 5-an pintkunsidon de la komunumo de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibaj, Celac, la prezidento ekvadora, Rafael Correa sciigis ke jam estas organizitaj la renkontiĝoj kaj kontaktoj.

Li ankaŭ precizigis ke oni ankaŭ pristudos jurajn temojn en Brazilo por daŭrigi kompilante informojn gravajn por Ekvadoro. Ĉio estos publika kaj travidebla, li emfazis.

La esploroj pri tiu kazo de koruptado komenciĝis tuj post publikigo de raporto de la departemento de justico de Usono, kie oni informas ke la brazila konstru-entrepreno Odebrecht faris aĉetpagojn je 33,5 milionoj da dolaroj al ekvadoraj funkciuloj por havigi al si laborojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up