Díaz-Canel alparolis en la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-23 12:32:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Miguel Dìaz-Canel en  virtuala parolado de UN-asembleo

Havano, sep 23 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel intervenis ĉi-ĵaŭde, virtuale, en la Ĝenerala Debato de la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉi tiu estis la kvara parolado de la antila gvidanto en la altnivela segmento de la 76a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu okazas de la 20a ĝis la 27a de septembro.

Antaŭe, Díaz-Canel partoprenis per videokonferenco la Momenton pri la Celoj pri Daŭripova Evoluado, en la kunveno por memorfesti la 20an datrevenon de la Durbana Deklaracio kaj Agadprogramo, same kiel en la kunveno de ŝtatestroj aŭ registaro de la Alianco de Malgrandaj Insulaj Ŝtatoj.

La ĉi-jara ĝenerala debato temas pri du fundamentaj aferoj, la pandemio Kovim-19 kaj klimata ŝanĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up