Konfirmas Ĉinio kunsidon altnivelan kun Usono en Alasko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-11 09:48:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 11 (RHK) Ĉinio konfirmis la unuan kunsidon altnivelan inter siaj diplomatiestroj kaj tiuj de Usono  en Alasko, kio estos la unua kontakto de ambaŭ registaroj dum la administracio de Joe Biden.

La ministerio pri eksteraj rilatoj de Ĉinio indikis ke la renkontiĝo okazos inter 18-19- de marto.

Laŭ Zhao Lijian, unu el la parolistoj de la ĉina ministerio, komentis ke la kunsido okazo “laŭ invito de Usono”, kaj ĝiaj unuaj detaloj estis antaŭinformita de la usona flanko.

La ĉina reprezentantaro estos gvidata de Yang Jiechi, direktoro pri eksteraj aferoj de la ĉina komunista partio, kaj la ministro Wang Yi.

Flanke de Usono estos la ŝtata sekretario Antony Blinken kaj la asesoranto de nacia sekureco, Jake Sullivan.

La ministerio pri eksteraj aferoj de la azia lando alvokis Vaŝingtonon pritaksi la reciprokajn rilatojn kaj instigis ilin ne enmiksiĝi en siajn internajn aferojn kaj prioritati la kunlaboron preter la diferencoj.

Ĉiio ankaŭ postulas respekton al la suvereneco, sekureco kaj la evolu-interesoj de sia lando kaj pledis por ke la rilatoj Beijing-Vaŝingtono repreno la korektan vojon de sana kaj stabila evoluo.

La renkontiĝo en  Alasko okazos je la fino de turniro de la ŝtata sekretario en Japanio kaj Suda Koreio, komence de la venonta semajno.

La alveno de Joe Biden al la Blanka Domo supozigas por Usono kaj Ĉinio alian panoramon, kiu ebligus fermi la paĝon pri kvar jaroj, kiuj damaĝis la reciprokajn rilatojn.


fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up