Ĉinio anoncis punojn por homoj kaj entreprenoj britaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-26 12:24:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 26 (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj de Ĉinio informis pri la decido apliki punojn kontraŭ naŭ personoj kaj kvar institucioj britaj pro ilia disvastigo de mensogoj kaj falsaj informoj pri la situacio en la okcidenta regiono de Xinjiang, laŭ raportis la informagentejo Reuters.

Inter la sankciitaj homoj estas la eksgvidanto de la Konservativa Partio Iain Dunca Smith kaj la Komisiono pri Homaj Rajtoj de tiu partio.

La regulo signifas ke  tiuj institucioj kaj personoj, samkiel ties familianoj ne povos eniri la ĉinan teritorion. La entreprenoj kaj organizoj aliĝintaj al tiuj, ankaŭ havas malpermeson por negoci kun Ĉinio.

 “Ĉinio estas firme decidita savgardi sian suverenon nacian, sian sekurecon kaj siajn evolu-interesojn, kaj avertas al la brita flanko ke ĝi ne plu trairu eraran vojon”, asertis la ministerio. “Kontraŭe, Ĉinio reagos kun determino”, li aldonis.

Dume, Britio akuzis la azian giganton uzi la punojn por ataki siajn kritikantojn kaj petis al Pekino doni aliron al la Zono en UN”.

Pasintlunde, la Eŭropa Unio, Usono, Kanado kaj Britio punis kelkajn ĉinajn funkciulojn kaj instituciojn, kiujn ili akuzis pri supozataj perfortoj de homaj rajtoj kontraŭ la islama minoritato “uigur” en la regiono de Xinjiang. La saman tagon Pekino respondis per simila punregulo kontraŭ la Eŭropa Unio, eĉ kontraŭ  pli granda nombro da personoj kaj institucioj.

fonto: RT
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up