Finiĝis altnivela segmenta Glasgova konferenco pri klimata ŝanĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-02 09:30:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Londono,  nov 2 (RHK) La dudek-sesa Konferenco de la Partioj (COP26) pri klimata ŝanĝo finas sian altnivelan segmenton marde, kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 120 mondaj gvidantoj en Glasgovo, Skotlando.

En la ĉi-marda kunsido, pluraj gvidantoj el Afriko kaj el landoj suferantaj la efikojn de la media krizo devas interveni, post malferma kunsido plena de apokalipsaj avertoj kaj la rekono de la prelegantoj, ke ni alfrontas klimatan krizon.

La gastiganto de la kunveno, la ĉefministro de Britio, Boris Johnson, montris sian kutiman bombastan lingvon kiam li komparis la situacion kun filmo de James Bond, en kiu la legenda angla spiono estas antaŭ bombo kaj havas malmulte da tempo por decidi,  kiun draton tranĉi antaŭ ol ĝi krevos.

La tragedio estas, ke ĉi tio ne estas filmo kaj la eksplodema aparato estas reala, diris la konservativa reganto, kiu ankaŭ atentigis siajn kolegojn, ke estontaj generacioj ne pardonos nin se COP26 malsukcesos.

Usona prezidento Joe Biden diris, ke ne plu estas tempo por diskutoj aŭ rigardi la taŭrojn de la rando.

Ĉi tio estas defio por nia kolektiva penado kaj ĉiutage ni perdas, la kosto de tiu neagado pliiĝas, rimarkis Biden, kiu postulis respondon en Glasgovo al la "voko de la historio".

La ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, atentigis, ke la toksomanio al fosiliaj brulaĵoj kondukas la homaron al la rando kaj alvokis ĉesi uzi la naturon kiel "necesejon".

Preskaŭ ĉe la fino de la malferma sesio, la ĉefministro de Barato, Narendra Mori, anoncis, ke lia lando, konsiderata unu el la plej grandaj elsendantoj de forcej-efikaj gasoj, celas atingi karbonneŭtralecon antaŭ 2050, 20 jarojn post la celo fiksita en la  Pariza Interkonsento 2015.

COP26, kiu daŭros ĝis la 12-a de novembro, estas rigardata kiel unu el la lastaj ŝancoj por adopti planojn por limigi tutmondan temperaturon al 1,5 celsiusgradoj kaj redukti poluajn emisiojn al nulo.

En la ekstero de la evento, kiu okazas en la Skota Kampuso de Eventoj, miloj da aktivuloj, inkluzive de la juna sveda studentino Greta Thunberg, restas en la stratoj de Glasgovo por memorigi al mondgvidantoj la bezonon preni urĝajn rimedojn por ĉesigi la krizan klimaton.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up