Konfisko de la rusaj diplomatiaj havaĵoj provokos rilatrompon, avertas Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-23 14:43:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, jun 23 (RHK) Rusa financa ministro Anton Siluanov avertis ĵaŭde, ke la lando konsideros rompi rilatojn kun Usono kaj Eŭropa Unio se ili konfiskos naciajn diplomatiajn havaĵojn.

La altranga oficisto klarigis en gazetara konferenco, ke kiam tiuj landoj decidis konfiski la frostitajn rezervojn, la Moskva Financa Ministerio esprimis sian volon aĉeti la saldon de la blokitaj kontoj de la Banko de Rusio por pagi investantojn per ili, sed "ili diris ne."

Siluanov klarigis, ke se ili nun intencas bloki aliajn rusajn havaĵojn eksterlande kaj konfiski ilin, Rusio ne havas aliajn komercajn havaĵojn, nur siajn oficialajn havaĵojn, kiuj posedas diplomatian imunecon.

Siluanov emfazis, ke konfisko de tiuj havaĵoj signifas rompon de diplomatiaj rilatoj kaj rekta konflikto. Moskvo estus devigita respondi "perirante ekster la juran kampon" en la okazo, ke ĝi okazas, li diris, laŭ la novaĵagentejo TASS.
 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up