Lula promesas paroli kun Biden pri la Sekureca Konsilio de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-29 16:51:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, aŭg 29 (RHK) Brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva promesis marde, ke li parolos kun sia usona ekvivalento, Joe Biden, pri la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, sekve de la konfliktoj, kiuj skuas la mondon.

"Mi parolas pri la Sekureca Konsilio ekde 2003 kaj mi parolos pri ĝi kun prezidento Joe Biden," Lula skribis en la socia reto X (antaŭe Tvitero).

Li konsideris "necese havi landojn, kiuj povas peri en konfliktoj, kun nacioj kiuj ne militas, kiel Brazilo".

La fondinto de la Laborista Partio insistis, ke "nia milito devas esti kontraŭ malsato, kontraŭ senlaboreco".

Oficialaj fontoj certigas, ke Lula partoprenos en la Ĝenerala Asembleo de UN en Novjorko en septembro.

Laŭ tradicio, la ekssindikalisto faros la malferman paroladon de la kunveno. Ankaŭ estas atendoj, ke Lula kaj Biden taksas duflankan renkontiĝon, en paralela tagordo al la asembleo.

En tiu rendevuo kun la demokrata politikisto, la brazila reganto povus trakti la aferon de la Sekureca Konsilio.

Li lastatempe deklaris, ke ĉi tiu korpuso "perdas legitimecon" kaj daŭre ne komprenas kiel kelkaj membroj partoprenas en militado.

En la parolado antaŭ UN, Lula intencas paroli pri ekonomiaj kaj mediaj aferoj.

Ankaŭ sur la platformo X, la prezidento afiŝis mardon, ke novaj bazoj por geopolitika intertraktado estas kreitaj kun la Brics (ekonomia grupo formita de Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Rusio).

Li taksis, ke gravas la propono pri referenca valuto por eksportoj kaj klarigis, ke "ĝi ne estas kontraŭ la dolaro, sed favore al la disvolviĝo de niaj landoj".

Lula deziris al la Brics-oj, la 22-an de aŭgusto en ilia pintkunveno en Johanesburgo, nivelon de egaleco kun la Eŭropa Unio kaj Usono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up