Rusa Sekureca Konsilio preparas rimedojn kontraŭ sankcioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-03 09:13:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, jun 3 (RHK) La Rusa Sekureca Konsilio preparas rimedojn por bloki okcidentajn provojn provoki ekonomian krizon en la lando, raportis hodiaŭ la gazetara servo de la ŝtata ento.

Laŭ la komuniko reproduktita ĉi sabaton de la novaĵagentejo Sputnik, la rusaj aŭtoritatoj koncentriĝas pri evoluigado de rimedoj celantaj bloki la provojn de okcidentaj landoj kaŭzi ekonomian krizon en Rusio.

La estro de la Sekureca Konsilio kaj prezidento de la Rusa Federacio, Vladimir Putin, emfazis antaŭtage en renkontiĝo kun la konstantaj membroj de la organizo la neceson fari ĉion eblan por malhelpi provojn malstabiligi la internan situacion.

Multaj landoj kondamnis la specialan armean operacion, kiun Rusio lanĉis en Ukrainio la 24-an de februaro 2022, kaj subtenas Kievon per armilprovizo, donacoj, humanitara helpo kaj sankcioj kontraŭ Moskvo.

Laŭ la datumbazo Castellum.AI, Rusio estas la lando plej tuŝita de sankcioj, antaŭ Irano, Sirio, Nord-Koreio, Belorusio kaj Venezuelo, ekde februaro 2022 pli ol 13 260 novaj limigaj mezuroj estas aktivigitaj kontraŭ la lando, krom preskaŭ 2 700 kiuj jam validis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up