Meksiko denuncos Ekvadoron hodiaŭ antaŭ la Internacia Kortumo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-08 11:40:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  apr 8 (RHK) Meksiko prezentiĝos hodiaŭ antaŭ la Internacia Kortumo (ICJ) por denunci la malobservon de nacia suvereneco farita de la Registaro de Ekvadoro, post ordono de la perforta invado de la Meksika Ambasado en Kito, por kidnapi la eksan ekvadoran vicprezidanton Jorge Glas, kiu ricevis politikan azilon.

Tion raportis en gazetara konferenco meksika ministro pri eksteraj aferoj Alicia Bárcena, kiu diris, ke la perforta eksplodo, ordonita de prezidento Daniel Noboa, estas senprecedenca evento, kaj ke ĝi devas esti kondamnita de la internacia komunumo, raportis Prensa Latina.

La ekvadoraj aŭtoritatoj "eniris per perforto kaj sen rajtigo, fizike atakante, kaj tial, kaj laŭ instrukcioj de la prezidanto Andrés Manuel López Obrador, ni decidis rompi rilatojn kun la Registaro de Ekvadoro kaj ni forte kondamnas ĝin", diris Bárcenas.

Ŝi detaligis, ke 18 landoj en Latin-Ameriko, 20 en Eŭropo, inkluzive de Eŭropa Unio, per ĝia Alta Reprezentanto pri Eksteraj Aferoj kaj Sekureca Politiko, Josep Borrell, kondamnis la malobservon de la Meksika Ambasado en Kito.

Oni sciis ankaŭ, ke López Obrador dankis la gvidantojn de tiuj nacioj pro la solidareco montrita antaŭ la evidentaj malobservoj de la Amerika konvencio pri azilo kaj la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj.

En socia reto X, Miguel Díaz-Canel  esprimis sian solidarecon kun Meksiko, kaj avertis, ke estas ĉies devo respekti la Vienan Konvencion pri Diplomatiaj Rilatoj, kiel "esenca komponanto de la Internacia Juro".

Ĝuste, laŭ El Confidencial, Kubo, Germanio, Panamo kaj Honduro ĉeestis, kun siaj reprezentantoj, en la flughaveno de la ekvadora ĉefurbo  por adiaŭi la meksikan diplomatian personaron.

Ankaŭ  estis informite, ke kaŭze de tio, la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj (CELAC) okazigos urĝajn kunvenojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kiel raportis la portempa prezidantino kaj hondura ŝtatestro, Xiomara Castro de Zelaya.


Fonto: Granma

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up