Hodiaŭ en Kubo oni memoras la murdon de junuloj en Tarará antaŭ 32 jaroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-09 09:01:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 9 (RHK) Kubo rememoras hodiaŭ la murdon, antaŭ 32 jaroj, de kvar junaj batalantoj, kiuj defendis la marbordojn de la kariba nacio, evento konata kiel la krimo de Tarará.

En tiu ĉi dato en 1992, grupo da krimuloj atakis la naŭtikan bazon de tiu ĉeurba areo en la oriento de Havano, kun la celo ŝteli boaton kaj fuĝi al Usono.

La atako rezultigis la murdon de la junaj soldatoj Orosmán Dueñas (20 jaroj), Rafael Guevara (30), Yuri Gómez (19), dum Rolando Pérez Quintosa (23) estis grave vundita.

La du lastaj estis agentoj de la Nacia Revolucia Polico, kiuj celis helpi  la gardantojn de la naŭtika bazo, antaŭe vunditaj kaj buŝoŝtopitaj de la atakantoj.

La celo de la sep atakantoj estis ŝteli boaton por atingi Usonon kaj profiti el la Kuba Alĝustigo-Leĝo (kiu stimulas neregulan elmigron), sed la fuĝo estis malsukcesigita.

La deklaroj de la pluvivanto kaj la kunordigita ago de policoj kaj la loĝantaro permesis la identigon kaj kapton de la krimintoj, kiuj estis juĝitaj.

Dum 37 tagoj, Pérez Quintosa, 23, batalis por sia vivo, sed kun kvar pafvundoj al sia abdomeno, li mortis la 16-an de februaro, malgraŭ medicinaj klopodoj.

La krimo ŝokis la landon, kiu memoras la murdon de la kvar junuloj kiel unu el la plej teruraj faritaj en Kubo, kuraĝigita de la malamika politiko de Usono kontraŭ la Revolucio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up