Sukcese finiĝis unua etapo por nomumo de kandidatoj al la municipaj elektoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-07 06:45:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 5 nov (RHK) Estis informite ke la procezo pri nomumado de kandidatoj al la municipaj asembleoj de la popola povo , antaŭviditaj inter la 4-a de septembro ĝis la 30-a de oktobro, sukcese finiĝis tutlande.

Amasa partopreno de la loĝantaro estis karakteriza  de tiu ĉi unua asemblea procezo, en kiu estis nomumitaj 27 221 kandidatoj, el ili 9 637 virinoj kaj 5 307 gejunuloj.

De la pasinta 19-a de oktobro kaj ĝis la 9-a de novembro estos publikigitaj la listoj de elektantoj en ĉiuj distriktoj, kaj oni laboras en ties kontrolo kaj aktualigo.

La fotoj kaj biografioj de la kandidatoj estos publike elmontrataj de la 1-a de novembro, tiel ke la elektantoj informiĝu  pri ĉio bezonata por elekti  sian preferatan kandidaton la venontan 26-an de novembro kiam okazos la elektoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up