La kongreso de la laboristoj aprobis deklaron de solidareco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-25 07:41:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kongreso de la laboristoj en la Kongresa Palaco

Havano, 25 apr (RHK) La centralo de kubaj laboristoj aprobis deklaron de internacia solidareco dum la fina sesio de sia 21-a kongreso, kongrue kun la monda situacio de la laboristoj kaj la popoloj, la avanco de la dekstrularo kaj la agresemo de Usono kontrau la progresistaj landoj de Latinameriko.

En la dokumento oni evidentigas la senton de la kuba sindikata movado, la subtenon al la justaj kaŭzoj de la mondo kaj la batalon por la defendo de la suvereneco, memdetermino kaj rajtoj homaj, kiel laboro, edukado kaj socia sekureco.

La deklaro komdamnas la usonan leĝon Helms-Burton kiel esprimo de la aneksismaj kaj enmiksiĝaj klopodoj kontraŭ Kubo. La laboristoj pledas por subteno de la amikaj organizaĵoj por denunci la eksterteritorian karakteron de tiu leĝo kaj aparte de ties tria titolo.

La deklaro ankaŭ alvokas ĉiujn kolektivojn laborajn,  postuli al la usona registaro ĉesigi la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan kontraŭ la insulo plus la redonon de la teritorio kontraŭleĝe okupita en la militbazo de Guantánamo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up