Kuracista laborbrigado en Sudafriko kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-27 09:09:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pretorio, apr 27 (RHK)  Kuracista laborbrigado de Kubo formita de 216 specialistoj jam alvenis al tiu ĉi lando laŭ peto de la koncerna registaro por kontribui al la nacia batalo kontraŭ la pandemio de Covid-19.

Ili estis akceptitaj de ministra delegitaro en la aerbazo de Waterkloof, kie la ministrino de defendo, Nosiviwe Mapisa-Ngakula, elstarigis la koincidon ke tiu ĉi misio alvenas la 27-an de aprilo, tago de la libereco, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Ŝi esprimis  por ĉiuj, en la spirito de Fidel Castro, dankegon. “Ni scias ke vi ne estas la unua laborbrigado de kuracistoj en tiu ĉi lando, kaj ankaŭ ne estos la lasta por helpi la popolojn de Afriko, ŝi aldonis.

Nkosazana Dlamini-Zuma, ministrino de regado kooperativa kaj tradiciaj aferoj, memorigis kiel “la kubanoj ĉiam estis apud ni, ekde la tempoj kiam ni batalis por nia libereco.”

Ni scias ke vi nin helpos nun en la batalo kontraŭ la Covid-19. Ni dankas vian ĉeeston en la spirito de Fidel Castro, de Nelson Mandela, de Oliver Tambo, de Ernesto Che Guevara, emfazis. La prezidento de Sudafriko, Cyril Ramaphosa bonvenigas vin . Ni tre ĝojas ke vi alvenis, li aldonis.

La ambasadoro de la insulo en Sudafriko, Rodolfo Benítez Verson, esprimis sian fieron pro la laboro de la kubaj kuracistoj, laborbrigado internacia Henry Reeve kreita de Fidel  Castro.

Laŭ klarigis la doktoro Raynaldo Denis de Armas, estro de la kuracista brigado en Sudafriko, post kvarenteno 14-taga, la 216 kuracistoj estos lokataj en la 9 provincoj de la lando, kongrue al la interkonsentita programo laŭ peto de la sudafrikaj aŭtoritatuloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up