Raportas Kubo 11 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-27 10:31:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp


Havano, maj 27 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 11 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1974 personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  467  pacientoj. Aliaj  1627 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1378 samplojn, el kiuj 11 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 98 381  studitajn samplojn kaj 1974 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 10  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 132 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo konfirmita 50,5% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  7 estis virinoj. El la 1974 pacientoj diagnozitaj, 166 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 82, kun indikilo de morteco je 4,15% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 16 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1724  jam rekuperiĝintaj ( 15 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 2 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   5 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  6,34% dum la amerika regiono havas proksimume 46,01% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,81%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj semajnoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up