Kubo raportas 35 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-22 10:18:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  aŭg  22 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi vendredo, oni konfirmis  35 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  3617  personoj. Neniu forpaso .

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  1232 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 4562  samplojn, el ili 35 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 356 225 studitajn samplojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 83,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  333  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 57,9% estis sen simptomaj. El la totalo 30 estas de Havano.

La nombro da forpasintoj entute estas je 89, kun indikilo de morteco je 2,46% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 111 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 3006  jam rekuperiĝintaj (55  pliaj hieraŭ). Dekkvar   pacientoj  estas en grava stato kaj 3 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   22 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,5 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 12 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,57%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado. La situacio de la kuba ĉefurbo estas ne bona kaj tial la aŭtoritatuloj insistas pri memdisciplino kaj plenumo de la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj. Havano intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da  testoj  pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up