
Foto: Grupa foto dum la aprila sesio de KERo kaj Komitata Kunsido
La 16-an de junio de la jaro 1979, post kelkaj fruaj klopodoj, naskiĝis la nuna Kuba Esperanto-Asocio. Pri ĝi ni devas diri ke ekde 1979 la asocio daŭre kunordigis laborojn kun diversaj instancoj de la kulturo kaj edukado nialande.
Ĝi sukcesis dum 46 jaroj ne nur instrui la lingvon, informi pri ĝi kaj kunordigi komunuman vivon, sed ankaŭ okazigi du universalajn kongresojn, ankaŭ de junuloj, infanoj kaj insturistoj, du tutamerikajn kongresojn, landajn kongresojn kaj festivalojn, inter aliaj.
Diversaj libroj de la kuba literaturo eldonitaj en Esperanto kaj tiu ĉi radioelsendoj de Radio Havano Kubo, ankaŭ estas fruktoj de la asocia agado. Post la pandemia situacio, kiu bremsis la laboron, oni iom post iom reprenis la asocian vivon kaj ĉeestajn renkontiĝojn lokajn, krom diversajn kursojn.
Malgraŭ manko de monrimedoj por organizi tutlandan kongreson dum tiuj ĉi lastaj jaroj pro la enlanda situacio, ni ne pretervidas la ŝancon memorigi la 46 an jubileon.
La nuna jaro komenciĝis per tradiciaj renkontiĝoj kaj la okazigo pasintaprile de nia nacia komitata kunsido kaj la tutlanda renkontiĝo KER-o, kiu ankaŭ havis financan subtenon de UEA.
Tamen, en la daŭro de la du postaj monatoj, nia landa movado suferis fortajn batojn pro forpaso de du elstaraj esperantistoj, unue, la historiisto de KEA Juan Ramón Rodríguez, kaj estrarano, membro-fondinto Alberto Rodríguez, direktoro de nia Nacia Sidejo, kolono de la movado. Ambaŭ konsistigis gravajn pilierojn de nia landa asocio en siaj respektivaj fakoj.
Memore al ili ni devas plu iri antaŭen, reorganiziĝi kaj plenumi niajn celojn daŭre porti la torĉon de esperanto en Kubo. Okazigi diverstipajn kursojn, plu flegi nian membraron, partopreni la socian vivon nialande, realigi la planitajn eventojn por la dua semestro de tiu ĉi jaro.
Tiucele ni prepariĝas por gastigi rusan profesorinon, kiu okazigos specialan kurson por progresantoj kun ampleksa temaro kultura kaj gramatika. Tiucele ni invitas nian membraron partopreni tiun specialan eventon en la semajno de la 23-a ĝis la 27-a de junio en la nacia sidejo de KEA.
Kiel kutime, KEA daŭre invitas ĉiujn kubajn geesperantistojn profiti la fondo-datrevenon de nia landa asocio por daŭre studi, legi kaj labori por disvastigi Esperanton kaj allogi novajn membrojn kaj rekuperi iamajn membrojn.
En la jaro de nia 46-a fondodatreveno, niaj celoj unuigi homojn kaj fortigi solidarecon sendiskriminacian, devas esti daŭre defendataj.
Per niaj individuaj kaj grupaj iniciatoj kaj uzo de la lingvo, ni kontribuu al pluvivigo de la Internacia Lingvo en Kubo kaj monde.
Indas ankaŭ memori tiujn, kiuj pionire eklernis kaj disvastigis la lingvon jam en la pasinta jarcento.
Ankaŭ indas diskonigi la meritplenan propagandan laboron faritan de la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara kuba intelektulo, kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de Esperanto.
En la jaro 46-a de Kuba Esperanto-Asocio ĝia celaro daŭre validas por kontribui al lingva interkompreniĝo interhoma. Gratulojn al KEA kaj al la kuba esperantistaro.